Senlime-La Perdita Generacio
    使用手机浏览器「扫一扫」

    在手机上保存,获得更好体验

标签
歌词

13- Senlime

Teksto kaj muziko: Tomas Frejarö & Anna Palmstierna Burenius

Intro:

D∆7 F#m Em Gm

Strofo:

D∆7 F#m Em Gm D∆7 Em D/F# G Gm D∆7 F#m Em Gm D∆7 Em D/F# G A

Ref:

Bm E7 A A7

Bm E7 G Gm (3 G A :// )

//:D∆7 Em7 D F# G :// 4 fojoj (lasta G Gm)

Senlime mi ofertas min

kiel maro sin surmetas

post kverelo de la ventoj spegule

por trankvila noktnaĝad'

Senlime ni ofertas nin

kiel sablo sin disĵetas

en la fluo de rivero sinua

ofertiĝas nova plad'

Vi apertenas en la rond'

vi apartenas al la kerno

por eterno vi liberas

vi veras en ĉi mond'

ĉielo respegulas nin

kiel nubo kvinfigura

kiel signo de espero rozrande

kiel arda ĥamemor'

Senlime mar' enujas nin

kiel lito kun nekalkuleblaj kvantoj

da ligitaj kusenoj

dum la lum' degelas for

Vi apertenas en la rond'

vi apartenas al la kerno

por eterno vi liberas

vi veras en ĉi mond'

Senlime ni akceptas do

kiel maro sin elstreĉas

per pluropaj strandoj, ondoj, golfetoj

akceptiĝas la propon'

Vi apertenas en la rond'

vi apartenas al la kerno

por eterno vi liberas

vi veras en ĉi mond'

展开显示全部歌词