Maldormemo Mia-La Perdita Generacio
    使用手机浏览器「扫一扫」

    在手机上保存,获得更好体验

标签
歌词

05- Maldormemo mia

Teksto kaj muziko: Tomas Frejarö

A C# F#m Dm A B D

Bm Bm/A Bm/G# G F#m Em D

//: A F° F#m F#m/E D Dm:// A F° F#m F#m/E Dm

A C# F#m Dm

A C# F#m D Bm Dm A C#F#m D Dm

Okazas ke mi vidas ion strangan ĉe l' plafono,

preskaŭ kiel nekonata flugilet'

Momente ĝi verda lumo fulmas kiel stelo,

kaj ĉielo sin enrompas en ĉambret'

Venu, prenu min

Mi sopiradas en profundo

Kiel sorto mi ja estus iri for

Al nekonataj planetaroj

aŭ okuloj dezirantaj iom pli

ĉiam pli

Najbaro laboranta en la sama laborejo

El bela domo ri ne pentras plu

Tamen sonĝas malrevante ne kuraĝas salti

ĉu mi iĝis nun tro dika por la tru'

Venu, prenu min

Mi maldormemas kaj esperas

Ke neniam mi kontentu sub la mur'

ĉiam mi vidu planedarojn

Kaj okulojn dezirantajn iom pli

ĉiam pli

Lalalalalala...

Prenu min

Mi maldormemas kaj esperas

Ke neniam mi kontentu sub la mur'

Mi sopiradas en profundo

Kiel sorto mia estus iri for

Al nekonataj planedaroj

Aŭ okuloj dezirantaj iom pli

ĉiam pli

... kaj matene venas ŝtormoj mi vekiĝas frue iam

spektas renaskigon en silent'

展开显示全部歌词